Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj | ||
---|---|---|
konfesio religia organizaĵo | ||
Komenco | 6-a de aprilo 1830 vd | |
Poste | Intermountain Health vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Sallaga Urbo | |
Fondinto(j) | Jozefo Smith vd | |
Ĉefestro(j) | Russell M. Nelson (en) vd | |
Filioj | Kvorumo de la Dek du Apostoloj Intellectual Reserve, Inc. (en) vd | |
Posedatoj | Placo de la Templo Deseret Telegraph Company (en) Millennial Star (en) Polinezia Kultura Centro 99 West on South Temple (en) Bonneville International Konstruaĵo Oficejo de la Eklezio FamilySearch (en) Zions Securities (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj | ||
---|---|---|
Klasifiko | Kristanismo | |
Orientiĝo | Restaŭrismo | |
Teologio | Mormona teologio | |
Organiza strukturo | Mormona estraro | |
Estro | Russell M. Nelson | |
Geografiaj lokoj | 176 nacioj kaj teritorioj | |
Fondinto | Joseph Smith | |
Origino | 6-a de aprilo 1830 Palmyra, Nov-Jorkio, Usono | |
Apartigoj | Komunumo de Kristo kaj aliaj | |
Kongregacioj | 28 424 | |
Nombro de membroj | 14 milionoj | |
Misiistoj | 51.736 | |
Alia nomo | Mormona Eklezio | |
Oficiala retpaĝaro | http://lds.org | |
La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, mallonge kaj populare konata kiel la SLT Eklezio aŭ malformale kiel la Mormona Eklezio, estas restaŭrisma eklezio, la plej granda el la movadoj naskiĝintaj de la religio fondita de Joseph Smith, Jr. dum la usona Dua Granda Vekiĝo. La Eklezio estis fondita en Upstate New York (ne-metropola Novjorkio) en 1830 kaj nuntempe ĉefsidejas en Sallagurbo (Utaho) kaj establis komunumojn kaj konstruis templojn en la tuta mondo.
Same kiel aliaj pli malgrandaj mormonaj eklezioj, la SLT Eklezio konsideras sin mem kiel restaŭrado de la frua Kristana eklezio starigita de Jesuo, kiu perdiĝis kun la paso de la jarcentoj pro la Granda Apostateco. Ĝiaj membroj estas konataj kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ, pli neformale, Mormonoj, kiuj kredas je Jesuo Kristo kaj la pentofero kiel la centra bazo de sia religio.[1] La mormona teologio inkluzivas la kristanan doktrinon je la savado nur pere de Jesuo Kristo,[2] kvankam la mormonaj doktrinoj pri la naturo de Dio kaj la Ekzaltiĝo konsiderinde diverĝas de la ĉefa kaj tradicia Kristanismo. La eklezio havas malfermitan kanonon kiu inkluzivas kvar sanktajn librojn:[3] la Biblio (Malnova kaj Nova Testamentoj), la Libro de Mormon, la Doktrino kaj Interligoj, kaj la Multevalora Perlo. Krom la Biblio, la ceteraj tekstoj estas revelaciaĵoj diktitaj al Joseph Smith kaj ankaŭ ili havas komentariojn kaj ekzegezon pri la Biblio, la tekstoj estas priskribitaj kiel perditaj eroj de la Biblio, kaj aliaj estas konsiderataj verkaĵoj de antikvaj profetoj.
Sub la doktrino je konstanta revelacio, la Sanktulo de la Lastaj Tagoj kredas ke Jesuo, sub la gvido de la Ĉiela Patro, gvidas la eklezion per revelaciado al la prezidento, vidata de la mormonoj kiel nuntempa "profeto, viziulo kaj revelacianto." La nuna prezidento estas Russell M. Nelson poste la morto de la lasta prezidento, Thomas S. Monson. Unuopaj anoj ankaŭ povas ricevi personan revelacion venita de Dio por kondukado de iliaj vivoj.[4] La Prezidento enkapigas hierarkian strukturon kun pluraj niveloj kiu malsupreniras ĝis la lokaj kongregacioj. La Episkopoj, venantaj el la laikaro, gvidas la lokajn komunumojn. La dignaj virseksaj mormonoj, post la 12-jariĝo, povas esti ordinitaj kiel pastroj. Inoj ne atingas pastran pozicion sed ili servas en pluraj aliaj gvidaj roloj.[5] Kaj viroj kaj virinoj povas servi kiel misiistoj, kaj la eklezio havas ampleksan misian programon per proselitismo kaj humanitaraj servoj tutmonde. Fidelaj mormonoj plenumas pluraj leĝojn kaj instruojn rilate al la seksa pureco, sano, fasto, observado de la Ŝabato, kaj kontribuado per dekonaĵo el la elspezoj al la eklezio. Aldone al ĉio ĉi, la eklezio instruas sanktaj observojn per kiuj la anoj povas fari paktojn kun Dio, inkluzive de la Bapto, Konfirmacio, la Komunio), kaj la Ĉiela geedziĝo (benita geedziĝado daŭranta post la morto), kiuj estas tre gravaj por la eklezianoj.[6]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search