Ekologio

Ernst Haeckel, kreinto de la termino ekologio konsiderata ankaŭ fondinto de ties studado.

Ekologio (de la greka: οἶκος, "domo"; - λογία, "studo pri"), aŭ ekoscienco, estas la scienca studo de interagoj inter organismoj kaj ilia medio, kiel ekzemple la interagoj kiujn organismoj havas unu kun la alia kaj kun ilia abiota medio. Temoj de intereso al ekologoj inkludas la biodiversecon, distribuon, kvanton (biomaso), nombron (populacio) de organismoj, same kiel konkurencon inter ili ene de kaj inter ekosistemoj. Ekosistemoj estas kunmetitaj de dinamike interrilatantaj partoj inkluzive de organismoj, la komunumoj kiujn ili konsistigas, kaj la ne-vivantaj komponentoj de sia medio. Ekosistemaj procezoj, kiaj ekzemple primarproduktado, pedogenezo, nutra cirkulado, kaj diversaj niĉaj konstruaktivecoj, reguligas la fluon de energio kaj materio tra medio. Tiuj procezoj estas daŭrigitaj per organismoj kun specifaj vivhistoriaj trajtoj, kaj la gamo da organismoj estas nomitaj biodiverseco. Biodiverseco, kiu rilatas al la gamoj da specioj, genoj, kaj ekosistemoj, plifortigas certajn ekosistemajn servojn.

Ekologio estas interfaka kampo kiu inkludas biologion kaj tersciencon. La vorto "ekologio" ("Ökologie") estis kreita en 1866 fare de la germana sciencisto Ernst Haeckel (1834-1919). Malnovgrekaj filozofoj kiaj ekzemple Hipokrato kaj Aristotelo bazigis la fundamentojn de ekologio en siaj studoj pri naturhistorio. Moderna ekologio transformiĝis en pli rigoran sciencon en la fino de la 19-a jarcento. Evoluaj konceptoj en adaptado kaj natura selektado iĝis bazaj ŝtonoj de moderna ekologia teorio. Ekologio ne estas sinonima kun medio, ekologiismo, naturhistorio, aŭ mediscienco. Ĝi estas proksime rilata al evolua biologio, genetiko, kaj etologio. Kompreno pri kiel biodiverseco influas ekologian funkcion estas grava fokusareo en ekologiaj studoj. Ekologoj serĉas klarigi aspektojn de:

  • Vivprocezoj, interagoj kaj adaptiĝoj
  • La movado de materialoj kaj energio tra vivantaj komunumoj
  • La sukcesia evoluo de ekosistemoj, kaj
  • La abundo kaj distribuado de organismoj kaj biodiverseco en la kunteksto de la medio.

Ekologio estas homa scienco. Ekzistas multaj praktikaj aplikoj de ekologio en konservadisma ekologio, malsekregiona administrado, naturresursa administrado (agroekologio, agrikulturo, forstado, agroforstado, fiŝbredejoj), urboplanado (urba ekologio), komunumsano, ekonomiko, baza kaj aplikata scienco, kaj homa socia interagado (homa ekologio). Organismoj kaj resursoj kunmetas ekosistemojn kiuj, en victurno, konservas biofizikajn religmekanismojn kiuj moderigas procezojn reagantajn al vivantaj (biotaj) kaj neporvivaĵaj (abiotaj) komponentoj de la planedo. Ekosistemoj daŭrigas viv-apogajn funkciojn kaj produktas naturan kapitalon kiel biomasa produktado (manĝaĵo, fuelo, fibro kaj medicino), la reguligo de klimato, tutmondaj biokemiaj cirkuladoj, akvofiltrado, grunda formado, erozi-kontrolo, eniras en protektadon kaj multajn aliajn naturajn ecojn de scienca, historia, ekonomia, aŭ propra valoro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search