Ekonomia kresko

Monda mapo montranta efektivan kreskadan kurzon de malneta enlanda produkto por 2007.
Bildigo de la financa krizo inter 2007 kaj 2008: ruĝe, landoj kun pli alta regreso;
helruĝe, landoj kun regreso inter 0,1 kaj 1 %;
blue, landoj kun ekonomia kresko.
Evoluo de la malneta enlanda produkto per loĝanto tra la du lastaj jarmiloj
Kresko de mondo kaj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OCDE).
Kreskado de malneta enlanda produkto de la ĉefaj landoj dum la periodoj 1990-1998 kaj 2000-2006

Ekonomia kresko estas la relativa valor-altiĝo de la havaĵoj kaj servoj produktitaj de teritoria ekonomio dum specifa periodo. Oni mezuras ĝin plej ofte per Malneta Enlanda Produkto (MEP).

Oni povas diferencigi la nominalan kaj la realan ekonomian kreskon. Dum la nominala prezentas la kreskon kiel financan kreskon, la reala ekonomia kresko dekalkulas la inflacion.

Pluaj diferencigoj estas la intensa (kresko de la personaj enspezoj) aŭ ekstensa kresko (kresko de la landa ekonomio); kvantakvalita kresko (tiu lasta ekz. atentas pri la medio dum investoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search