Ekvinokso (muzikgrupo)

Ekvinokso
Andrej Obrezkov kaj Valerij Vorobjov
Andrej Obrezkov kaj Valerij Vorobjov
Bazaj informoj
Deveno Ivanovo, Rusio
Ĝenroj bona muziko
Instrumentoj gitaro
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Membroj

Andreo Obrezkov
Valerij Vorobjov

Antaŭaj membroj

Jolla Gogoleva (Jolka), Aleksandro Kurnosov, Maria Koĉetkova (Maŝeto)

Signifa instrumento
gitaro
vdr

Ekvinokso estas rusia muzikgrupo, kiu verkas kaj kantas en Esperanto. La muzikgrupo naskiĝis en Ivanovo kaj prezentiĝis la unuan fojon en la januaro'1991 en Moskvo dum vica Rusia Esperantista Kongreso. Tiam la muzikgrupo dume ne havis specialan titolon kaj ĝin partoprenis Andreo Obrezkov, Valerij Vorobjov (ambaŭ el Ivanovo) kaj Jolla Gogoleva (Jolka) el Niĵnij Novgorod. Tamen pro diversaj kaŭzoj la grupon en diversaj periodoj partoprenis, krom Obrezkov kaj Vorobjov, ankaŭ Aleksandro Kurnosov kaj Maria Koĉetkova (Maŝeto), tiam ambaŭ el Ivanovo.

La titolo de la grupo aperis dank'al Grigorij Arosev, kiu proponis tiun vorton por koncerto en Serovo dum IJK en 1995 jaro.

La plej notindaj kaj atentindaj koncertoj estis:

Andreo Obrezkov diris:

Citaĵo
 Fakte, la lasta menciita koncerto estis vere lasta de nia tiam jam organiziĝinta kantotriopo A.Obrezkov, V.Vorobjov kaj M.Koĉetkova. Poste plej ofte ni koncertis po unu aŭ po du. Maŝa forveturis en Moskvon, Saŝa Kurnosov edziĝis, patriĝis kaj ekokupiĝis preskaŭ plene pri laboro kaj la familio. Fakte la samon eblas diri pri mi; post ŝanĝo de laborposteno kaj naskiĝo de la tria filo mi klopodas pri la familio plej. De tempo al tempo ni elpaŝas duope kun V.Vorobjov, sed plejparte ruslingve. Ni provis surbendigi la KD-n kaj fakte faris tion, sed la kvalito estas ne tre bona. Krome, kiom mi scias, estas kasedoj el serio 'EoLA' kun registrita nia koncerto. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search