Ekzistadismo

De la supra maldekstra angulo kaj dekstrume: Soren Kierkegaard, Fjodor Dostojevskij, Jean-Paul Sartre, Friedrich Nietzsche

Ekzistadismoekzistismoekzistencialismo[1] estas filozofia tendenco, kiu demandas: "Kio karakterizas la estadon? Kion signifas ekzisti?" kaj insistas, ke la estado de ĉiu homa individuo havas specifan valoron, kaj ke tiun estadon karakterizas necerteco. Ĝi do oponas kontraŭ asertoj de klerismo kaj ideismo. Laŭ la ekzistismo ĉiu homo devas fronti al bazaj problemoj kaj temoj. Al ili apartenas anksio, teruro, libero, soleco (kaj ekzistada soleco), konscio pri ekzisto, vivo kaj morto. Ilin oni ne povas forigi, redukti aŭ klarigi laŭ la maniero de la natursciencoj. Neniel eblas liberiĝi de tiuj problemoj de la ekzisto. Ŝlosilajn ideojn de la ekzistismo esprimas la frazoj "La homo estas ties ekzisto" kaj "La estado antaŭiras la esencon" (Jean-Paul Sartre), kaj tio signifas, ke la homo antaŭ ĉio ekzistas, kaj nur tiam sia ekzisto estas signifoplena. Martin Heidegger diris, ke la homo estas "ĵetita en ekziston", per aliaj vortoj: elmetita al la ekzisto. La ekzistismo estas ne nur aperaĵo filozofia, sed ekokupis spacon larĝan kaj signifoplenan ankaŭ en la literaturo kaj en aliaj artoj. Krome ĝi influis la kutimojn de la homoj.

Laŭ la ekzistismo homoj povas esti komprenataj nur el la interno, pere de la realaĵoj kaj dilemoj, kiujn ili spertas, ne deekstere, pere de sciencaj teorioj pri la homo kaj ties vivo, korpo kaj psiko. Ĝi emfazas agadon, liberecon, kaj decidon kiel fundamentojn de la homa ekzisto kaj estas ĝisradike kontraŭ raciismaj kaj pozitivismaj tradicioj. Laŭ la ekzistismo ne taŭgas difini la homon kiel estulon, kiun baze direktas racio kaj scio. Por la homo la realo ne estas unuavice objekto de scio. La homajn agojn ne eblas kaj ne indas reguligi per raciaj principoj. Ne eblas priskribi aŭ difini alian homan individuon sur la bazo de esploro de ties konduto. Ekzististoj emas konsideri la homon kiel subjekton en indiferenta, ofte ambigua kaj absurda universo. Tiu universo ne per ia natura ordo provizas celojn kaj signifojn. Tamen tiujn la homoj povas krei, portempe kaj malfirme, per siaj agoj kaj interpretoj.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 278

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search