Elektra gitaro

Ekzemplo de elektra gitaro

La elektra gitaro estas muzikilo de la familio de la gitaroj, kies sono estas elektronike amplifata. Ĝi estas kordinstrumento, do la sono estas farita mane de la vibrado de la kordoj, kiel en la gitaro, sed estas transformita al elektraj signaloj per la ago de la magnetaj sonpreniloj (en la plejparto de la modeloj).

La elektraj signaloj povas esti aŭ nur amplifataj aŭ modifataj per diversaj efektoj. Poste la fina signalo estas ludata per amplifilo.

Dank' al sona potenco kaj eblo de elektronika modifo de diversaj karakteroj de la sonkoloro, estas elektraj gitaroj uzataj precipe en diversaj ĝenroj de rokmuziko, popmuziko, bluso kaj ĵazo, sed oni uzas elektran gitaron ankaŭ en aliaj muzikĝenroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search