Elohim

Elohim
Biblia persono
dinomo • nomoj de Dio en Judismodiaĵo
Informoj
Originala nomo אֱלֹהִים
Sekso vira
vdr

Elohim (hebrelitere אֱלהִים) estas maskla pluralo de la vorto indikanta la diecon aŭ, pli ĝuste, signifanta “tiujn, kiuj venis el la ĉielo”. La bibliaj verkintoj, la hebrea tradicio kaj tradukintoj semantike interpretis ĝin kiel “Dio”, kvankam gramatike la vorto estas plurala.

"Kaj Elohim kreis Adam" de William Blake.

Ĝia etimologio pasas tra diversaj solvoj. Unu por la multaj: ĝi devenus el la radikoj "E-lhoa", kiu indikus “La Supero Esto, tiu kiu ekzistas ne bezonante je iu alia", nome “kiu ne estas generita sed havas la vivon en si mem”. Kelkaj, tamen, vidas tiun ĉi interpreton de la etimologio iom tro intelekta kaj proponas interpretojn pli konkretajn: “kiu sentigas timon" aŭ "tiu, ĉe kiu la timanto povas trovi rifuĝon”...

Pri ĝia supervivo en kuntekstoj monoteismaj kiel iuj bibliaj oni proponas la jenajn hipotezojn: la unua opinias ke temas pri leksika restaĵo de eventuala prahebrea, aŭ sammedia, kulturo. E-lohim estus la pluralo de E-loha (oni vidu la sonan similon kun Alah kaj Allah, nome Dio, antaŭe por la siriaj kristanoj kaj poste la islamanoj kaj kristanaj arablingvaj) kiu havas la komunan radikon “diecan” EL.

Alia ekspliko proponas specialan uzon de majesta pluralo latine: pluralis maiestatis celanta ekzalti eĉ pli kaj pli la diaĵon unusolan kaj unikan de la Sankta teksto, kaj do ne vere rilatas al pluaj personuloj. Sed, oni observas, ke la uzo de la pluralo majesta havas aŭtonoman originon en Okcidento.

En la Hebrea gramatiko troviĝas io simila en la uzo de intensivaj formoj en lingvo kiu ignoras ajnan formon de superlativo; sed lingvistoj informas ke tiu majesta pluralo estis tute ignorita de la biblia aŭ paralela literaturo.

Oni konjektis, ke sub tiuj pluraloj kaŝiĝas provo komprenigi, ke pluralo zorgas presenti Dion diversvizaĝan, ĉar tiu estas neniamaniere komplete priskribebla de la homa lingvaĵo.[1]

Ekzistis, sed ĉe nur malmultaj, kristanoj, kiuj estas kredantaj je dogmo de la Triunuo, tiuj trovis facilan argumenton por ĝin plifortigi: la biblia teksto parolus plurale pro tio ke en Dio kunekzistas tri diversaj personoj, nome la Patro, la Filo, kaj la Spirito. Tamen la pluralo ne kontraŭas certe la dogmon. Cetere en la Malnova Testamento aliaj pasaĵoj uzas la pluralon kiam oni atendus la singularan formon eĉ en pronomaj formoj.

  1. Enciclopedia della Bibbia - Ed. LDC - vol. 2, coll. 1289 - 1290

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search