Empatio

Empatio (aŭ kunsentemo[1]) estas la kapablo rekoni senteme la ideojn, emociojn, intencojn kaj personecon de aliaj homoj aŭ bestoj kaj ankaŭ la propra reago al la sentoj de aliaj, kiel ekzemple kunsento, funebro, doloro aŭ helpemo.[2] Laŭ Heinz Kohut empatio povas konduki al kunsento kaj altruismo, sed servas ankaŭ aliajn celojn. Kiel ekzemplo Kohut indikas torturanton, kiu scias per empatio, kiel sukcese torturi sian viktimon. Empatio havas gravan rolon en multaj sciencoj de kriminalistiko[3] tra psikiatrio ĝis estrado aŭ merkatiko. Laŭ la ŝtupa modelo de Theodor Lipps empatio limiĝas ne nur al homoj; unuaj ŝtupoj de empatio ekzistas ankaŭ ĉe bestoj.

  1. Laŭ ReVo empatio signifas kunsentemo-n [1] Arkivigite je 2021-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. J. A. Hall & F. J. Bernieri, Interpersonal Sensitivity, Theory and Measurement, London, 2001, p. 21 kaj P. Ekman, Gefühle lesen (Legi sentojn), München 2007, S. 249
  3. PDV 100, 3.4.1.:5, laŭ Martin Winter: „Macht und Funktion der Polizei in der Bundesrepublik Deutschland (Potenco kaj funkcio ĉe la polico de la federacia respubliko Germanujo“), 1998, p.343

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search