La enuo aŭ tediĝo estas negativa kaj malplaĉa sento de neokupeco aŭ malintereso pri la nuna situacio, mema neutileco kaj nescio pri la maniero uzi sian tempon. Tiu ĉi emocio ekzistas ĉe plej multaj mamuloj kaj devenas de manko de intereso pri la fizikaj kaj emociaj stimuloj en tiu momento.
Ĉi tio estas malagrabla sento, kiu aperas en homo kiam li ne havas intereson pri sia interna kaj ekstera mondo. Sekve, enuo estas stato de indiferenteco aŭ apatio, kiu eniras la menson kiam homo sentas, ke estas nenio interesa aŭ signifa por fari. La ekstera esprimo de enuo estas kutime malpliigo de movebleco kaj foje fiksrigardado al certa objekto.
Enuo ofte estas akompanata de sento de deprimo kaj manko de energio kaj iniciato. Ĝi devenas ofte el la unuformeco, la malesto de stimulado kaj la neespero (aŭ nevolo) pri ŝanĝo. Malo de la enuo estas la ekscitiĝo kaj la entuziasmo. La enuo povas instigi al serĉo pri emocioj per ludo, aŭ sporto, sed ankaŭ hazardludoj, drogoj aŭ deliktado. La enuo povas esti simptomo de psika malsano kiel la deprimo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search