Epic Games | ||
---|---|---|
videolud-evoluiga firmao • videoluda eldonejo • negoco vd | ||
Dum | 15-a de januaro 1991 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Fondintoj | Tim Sweeney • Mark Rein vd | |
Sidejo | Cary | |
Lando | Usono | |
Agokampo | programaro • videoludo • Fortnite | |
Posedata de | Tencent • Sony • Tim Sweeney vd | |
filiaj kompanioj | People Can Fly • Psyonix • Bandcamp • Capturing Reality • Tonic Games vd | |
Posedataj kompanioj | Titan Studios • RAD Game Tools • ArtStation vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Epic Games, Inc. (ankaŭ konata kiel Epic MegaGames) estas videoluda kompanio situanta en Cary, Norda Karolino. La kompanio estis fondita de Tim Sweeney sub la nomo Potomac Computer Systems en 1991, kaj estis origine lokita en Potomac, Marilando. Post la unua eldono de la komerca videoludo, ZZT en 1991, la firmaonomo estis ŝanĝita al " Epic MegaGames, Inc ". Komence de 1992, la nomo de la firmao estis ŝanĝita al Epic Games.
Epic Games evoluigas la Unreal Engine, komercan ludmaŝinon kiu, interalie, ankaŭ estas utiligita, en siaj enkarniĝoj, kiel la motoro por interne evoluintaj videoludoj, kiel ekzemple Fortnite, la serio Gears of War, kaj la serio Unreal. En 2014, Unreal Engine estis nomita "la plej sukcesa ludmaŝino" fare de la Guinness-libro de rekordoj [1].
Post la publikigo de la populara ludo Fortnite Battle Royale en 2017, la kompanio amasigis pliajn investojn, kiuj ebligis vastigi siajn Unreal Engine- proponojn, inkluzive de la starigo de e-sportaj eventoj ĉirkaŭ la ludo kaj la lanĉo de ludbutiko. Aktuale en 2019, la valoro de la firmao estas taksita je proksimume 2 miliardoj da dolaroj [2].
En marto 2021, la kompanio akiris Mediatonic, kiu disvolvis la videoludon Fall Guys, kiu estis granda sukceso dum 2020. En 2022, post fariĝi libera, la ludo iĝis eĉ pli sukcesa tiel ke pli da ludantoj komencis ludi ĝin denove.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search