Ercmontaro

Ercmontaro
ĉeĥe Krušné hory, germane Erzgebirge
montaro
Vido el monto Vysoká seč al sudo
Oficiala nomo: Ercmontaro
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio
Regionoj Karlovy Vary Ĉeĥio, Ústí nad Labem Ĉeĥio, Chemnitz Germanio
Distrikto Distrikto Ercmontaro Germanio
Historiaj regionoj Bohemio, Saksio
Parto de Ercmontara montaro
Najbaras kun
Subulaj unuoj Klínovecká hornatina, Loučenská hornatina
Akvejo Ohře
Plej alta punkto
 - situo Klínovec
 - alteco 1 244 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 46″ N 12° 58′ 04″ O / 50.39611 °N, 12.96778 °O / 50.39611; 12.96778 (mapo)
Areo 6 000,00 km² (600 000 ha)
Biomo torfejo
Geologia konsisto gnejso
Plantaro ordinara piceo, pino, betulo, kaluno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Saksio
Situo enkadre de Saksio
Situo enkadre de Saksio
Vikimedia Komunejo: Ore Mountains
Portalo pri Geografio
Burg Stein ĉe rivero Zwickauer Mulde
Bouřňák (de:Stürmer) vintre
Baraĵlago ĉe Försterhäuser ĉe naturprotektejo Božídarské rašeliniště (alteco: 960 m NN)
Altaro en Annaberg-Buchholz: vivo de ministoj, 1522
Schwarzwasser ĉe Potůčky

La Ercmontaro (ĉeĥe: Pri tiu ĉi sono Krušné hory, germane Erzgebirge) estas montoĉeno formanta la nord-okcidentan naturan limon inter la Ĉeĥio kaj Germanio. Ĝiaj arbarigitaj deklivoj kaj bonaj klimataj kondiĉoj vicigas ĝin al la plej ŝatataj kaj plej belaj montaroj en la okcidentaj Bohemio kaj Saksio.

Riĉaj erc-trovejoj kaj ampleksaj arbaroj influis jam ekde la mezepoko la trajtojn de tiu ĉi regiono. La minado kaj konsekvenca komercado kun najbaraj landoj kaj kun enlando influis fondadon kaj disvolviĝon de la urboj. La minado portis en Ercmontaron vastajn eblecojn por utiligi la homajn kapablojn por ekstraktado de ercoj kaj ties prilaborado, la komerco certigis bonfarton.

Tiam estis fonditaj reĝaj minej-urboj: Jáchymov (arĝento), Horní Blatná (stano, mangano), Boží Dar (arĝento, stano). Ilia disvolviĝo restigis al nia generacio kulturajn kaj teknikajn memoraĵojn - dokumenton de matureco de niaj antaŭuloj.

Finigo de la minado ŝanĝis karakteron de tiuj ĉi lokoj. La loĝantoj devis serĉi novajn fontojn por sia vivtenado. Tial en la 19-a jarcento estiĝis multaj manufakturejoj prilaborantaj precipe el ledo, metalo kaj ligno. Disvolviĝis ankaŭ punto-farado. Malgrandaj fabrikoj kaj laborejoj portis gajnon al la posedantoj, sed nesufiĉe da nutrado al simpla popolo. (Pro la malfacilaj socialaj kondiĉoj naskiĝis tie revoluciaj batal-tradicioj de la laborista klaso).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search