Erich-Dieter Krause

Erich-Dieter Krause
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1935 (1935-04-12)
Morto 18-an de oktobro 2023 (2023-10-18) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • esperantologo • filologo • vortaristo
vdr

Erich-Dieter KRAUSE (naskiĝis la 12-an de aprilo 1935 - mortis la 18-an de oktobro 2023) Prof. Dr. phil. habil., estis ekde la jaro 2000 germana emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la Orientazia Instituto de la universitato de Leipzig en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la faka periodaĵo "Esperantologio / Esperanto Studies / EES".

Krause esperantistiĝis en 1947[1]. En 1988 li estis membro de la "Centra Estraro" de la Esperanto-Asocio de GDR (GDREA)[2].

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-10. Alirita 2009-09-08.
  2. der esperantist 6/1988 (152), p. 133 (foto n-ro 26).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search