Ernest Renan

Ernest Renan
Persona informo
Ernest Renan
Naskonomo Joseph Ernest Renan
Naskiĝo 28-an de februaro 1823 (1823-02-28)
en Tréguier, Côtes-d'Armor, Dua Resurtronigo
Morto 2-an de oktobro 1892 (1892-10-02) (69-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francabretonahebrea vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Saint-Sulpice Seminary (en) Traduki
Kolegio de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ernest Renan
Familio
Gefratoj Henriette Renan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Cornélie Renan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ary Renan (en) Traduki, Noémi Renan Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
orientalisto
literaturkritikisto
filologo
arkeologo
verkisto
profesoro
historiisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ŝemidologio kaj religioscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1848– vd
Doktoreca konsilisto Etienne Marc Quatremère vd
Verkado
Verkoj History of the Origins of Christianity ❦
Q97160166 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernest Renan
Ernest Renan

Joseph Ernest Renan (naskiĝis la 28-an de februaro 1823 en Tréguier (Côtes-d'Armor, Bretonio), mortis la 2-an de oktobro 1892 en Parizo) estis franca verkisto, filologo, filozofo kaj historiisto.

Kiam li vivis, Ernest Renan estis precipe konata, kiel la aŭtoro de la populara Vivo de Jesuo. Tiu libro enhavas tre debatitan tezon, laŭ kiu la biografio de Jesuo devas esti priskribata, kiel tiu de iu ajn homo kaj la Biblio devas esti submetata al kritika ekzameno, kiel iu ajn historia dokumento. Tio estigis pasiajn debatojn kaj la koleron de la katolika Eklezio.

Renan famiĝis pro la difino de nacio, kiun li donis en sia parolado en 1882 « Kio estas nacio? ». Dum la germanaj filozofoj, kiuj Fichte estis difinintaj la nacion laŭ okjektivaj kriterioj kiaj la « raso » aŭ la etna grupo (la Popolo), havanta komunajn karakterizojn (la lingvo por ekzemplo), Renan difinis ĝin simple per la volo kune vivi. En la kunteksto de la kverelo pri la aparteneco de la regiono Alzaco-Loreno, li deklaris, ke la ekzisto de nacio dependas de «ĉiutaga plebiscito».

La difino de Renan plaĉis al Edmond Privat, kiu trovis ĝin tute taŭga por la esperantistaro. Ĝi estis elektita kiel la slogano de la unua Forumo por la Esperanta Civito (1998).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search