Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la plej konata planlingvo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).
Esperanto
Lingvo Internacia
Esperanta Flago
Esperanta Flago
planlingvointernacia planlingvoaposteriora lingvokonstruita lingvomoderna lingvo
Parolata en almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo
Parolantoj 2 000 000
Denaskaj parolantoj laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3]
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio
Reguligita de Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 eo
  ISO 639-2 epo
  ISO 639-3 epo
  SIL ESP
  Glottolog espe1235
Angla nomo Esperanto
Franca nomo espéranto
Specimeno

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

L. L. Zamenhof, Mia penso

vdr

Esperanto, origine la Lingvo Internacia[4], estas la plej disvastiĝinta internacia planlingvo[5].

La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la varsovia okul-kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto[6][7]. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn. Pri la deveno de la nomo Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en 1893 klarigis: «La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en … 1887, … sub la titolo: "D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro." La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj "Esperanto" estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo ... sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon "Lingvo Esperanto" aŭ simple "Esperanto".»[8][9]

Esperanto kvankam iniciata de unusola persono, historie ĝi tamen estas komuna produktaĵo. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. Ĝi funkciis dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado kaj de arta kreipovo[10].

Pri tiu ĉi sono Prelego de Zamenhof en la 1-a monda kongreso de Esperanto en Bulonjo (1905)

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio, krom esti unu el la oficialaj lingvoj de formortinta eŭropa mikroŝtato, Moresneto. Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton[11].

La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj[12].

Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj. Pro la subita apero de virusa pandemio en jaro 2019, la E-o movado adaptiĝis al nova virtuala epoko - universalaj kongresoj kaj ege multaj kunvenoj estis organizitaj per la interreto[13].

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina kaj la angla; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilanturkan.

En 2012, la lingvo fariĝis la 64-a tradukebla per Google Translate[14]; En 2016, la lingvo fariĝis tradukebla per Yandex Translate[15]; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj[16] kaj konataj en Hungarujo[17].

  1. Kio estas UEA?. Universala Esperanto-Asocio. “UEA . . . havas membrojn en 120 landoj”.
  2. Harald Haarmann (2011). Eta leksikono pri lingvoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-06-02. “Esperanto . . . estas lernata ankaŭ de pluraj miloj da homoj en la mondo kiel gepatra lingvo”.
  3. Lindstedt, Jouko. Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant‑lingvanoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-06-02.
  4. Irene Galigaris, (2016), Una lingua per tutti, unu lingua di nessun paese (una ricerca sul campo sulle identitá esperantiste) - prefazione di Federico Gobbo, p.85, 106, Aracne Editrice, ISBN 978-88-548-8864-7
  5. Cherrington, Ruth. [2001] (2013) Byram, Michael; Hu, Adelheid: Routledge Encyclopedia of Language Teaching and Learning, 2‑a eldono (angle), p. 514. ISBN 978-1-136-23553-5. OCLC 851695385.
  6. Temas pri la 14-a de julio laŭ la malnova rusa kalendaro. La unua cenzura permeso por la manuskripto estas de la 21-a de majo (2-a de junio). La dato de la 21-a de julio menciita de Zamenhof en letero kaj citita de Albault estas proksimuma.
  7. [1979] Historio de Esperanto 1887-1912, 1913‑a eldono (esperante), p. 10.
  8. L. L. Zamenhof: teksto "prospekto" en paĝo 161 de la Originala Verkaro(esperante)
  9. ĉapitro "Esperanto" de la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (esperante)
  10. Nia tradukarto vekis grandan intereson en PEN, HeKo, nro 682 7-B, la 22-an de Junio 2018.
  11. Maria Majerczak, Eaquals-premio al Jagelona universitato por Esperanto-instruado, Eŭropa Bulteno, nro 160, majo 2016
  12. [2005] Ethnologue: Languages of the World, 15‑a eldono (angle), Dallas, Texas: SIL International. ISBN 978-1-55671-159-6.
  13. Vidu ekzemple kalendaron ĉe eventoservo.org
  14. Blahuš, Marek (2012). “Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate”, La Ondo de Esperanto (5 (211)). “Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro [2012] la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64‑an lingvon”. 
  15. https://yandex.ru/blog/translate/yandeks-perevodchik-osvoil-11-novykh-yazykov
  16. Oktatási Hivatal: Nyelvvizsga-statisztikák. Nyelvvizsgáztatási Akkreditációs Központ. Arkivita el la originalo je 2016-07-05. Alirita 2016-08-01.
  17. Population by language knowledge and sex (angle) (XLS). Központi Statisztikai Hivatal. Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 2016-07-21.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search