Esperanto-movado

La Esperanto-movado estas socia movado por disvastigi Esperanton en la tuta mondo. La tradicia celo estas la fina venko, do la stato, ke la plimulto de la homoj (aŭ de la edukitaj homoj, de la legipovuloj) parolu Esperanton kiel sian duan lingvon por povi interkompreniĝi kun ĉiu alia[1]. Ĉar la Esperanta lingvokomunumo ne povas kalkuli je laŭgeneracia transdono garantianta ĝian daŭron, la Esperanto-movado aperas kiel provo stabiligi tiun komunumon varbante por la lingvo kaj instigante okupiĝadi pri ĝi[2].

Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas subteni internacian kompreniĝon aŭ mondan pacon, aliaj simple volas komuniki kun homoj tra la tuta mondo, pliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj iuj faras ĝin batalante por lingva egaleco. Kelkaj ankaŭ subtenas la disvastigon de Esperanto pro la ŝparado rilate al fremdlingva lernado, tradukado ks.

  1. Kp. Unua Libro por germanoj, p. 26, "meine Sprache" soll "dazu kommen, dass der größte Teil derjenigen, welche lesen und schreiben können, sie mit Fertigkeit spreche". Iom aliaj formuloj en la angla kaj franca versioj: "(...) aspires to being spoken by the majority of educated people"; "(...) que la plupart des gens du monde sachent la parler couramment"
  2. (en, eo, de) Guilherme Fians, Die Neutralität einer politischen Partei: Sprachpolitik und Aktivismus für Esperanto. en: Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2018, 11-33, Academie.edu

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search