Esplora universitato

Johns Hopkins Universitato en Baltimore, Marilando (Usono) fondita en 1876, estas konsiderata la unua esplora universitato en Usono.[1]
Wilhelm von Humboldt (1767–1835) respondecis por la Humbolda modelo de supera edukado.

Esplora universitato (angle: Research university), ankaŭ esploruniversitatoesplorintensa universitato estas universitato en kiu esploro estas intensa kaj centra parto de ties misio[2]. Ili estas la plej gravaj ejoj kie okaazas produktado de scioj, kune kun "intergeneracia transdono de scioj kaj la atestado de nova scio" pere de premiado de doktorecaj gradoj[3]. Ili povas esti publikaj aŭ privataj kaj ofte havas bone konatajn marknomojn[4].

Tutmonde, esploraj universitatoj estas ĉefe publikaj institucioj, dum en kelkaj landoj kiel Usono kaj Japanio ankaŭ havas renomajn privatajn esplorajn instituciojn[5].

Institucioj de supera edukado kiuj ne estas esploraj universitatoj aŭ ne alstrebas tian titolon, kiel liberartaj kolegioj, male pli emfazas la studentan instruadon aŭ aliajn flankojn de supera edukado kaj kies fakultataj membroj sentas sin sub malpli da premo eldoni aŭ perei (angle: publish or perish).

  1. Schuessler, Jennifer, "Johns Hopkins Reveals That Its Founder Owned Slaves", The New York Times, 9 December 2020. (en-US)
  2. (2011) Philip G. Altbach, Jamil Salmi: The Road to Academic Excellence: The Making of World-Class Research Universities. World Bank. Arkivigite je 2018-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Powell, Justin J. W.. (2017) “Introduction: The Worldwide Triumph of the Research University and Globalizing Science”, The Century of Science: The Global Triumph of the Research University. Bingley: Emerald Publishing, p. 1–36. ISBN 9781787144699.
  4. O'Shaughnessy, Lynn. (2012) The College Solution: A Guide for Everyone Looking for the Right School at the Right Price. Upper Saddle River, New Jersey: Pearson Education, p. 132–136. ISBN 9780132944694.
  5. "The role of research universities in developing countries", University World News, 11 August 2013.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search