Evolucio (teorio)

Filogenta arbo de la vivo, kiu montras la elbranĉiĝo de la nunaj specioj de unu praa formo.[1] La tri domanioj estas kolore reprezentitaj: blue bakterioj, verde arĥeoj, ruĝe eŭkariotoj.
March of Progress (cropped).jpg
Marcado de progreso, de primata tra homoida ĝis homa.

Evolucio estas la biologia teorio de Alfred Russel Wallace kaj Charles Darwin kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: "la pluvivado de la plej taŭgaj". Iom simpligite, evolucio diras, ke specioj evoluas ĉar la plej taŭgaj specianoj emas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.

Evolucio antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.

Ankaŭ Alfred Russel Wallace eltrovis kaj proponis evolucion. Wallace, same kiel Darwin, eltrovis evolucion post vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.

Darwin eltrovis evolucion dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evolucio ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputis tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871. Polemiko estas pri tiu ĉi temo. La konceptoj defenditaj de Wallace pri specioj estas pli modernaj ol tiuj de Darwin. Ankaŭ Wallace malakceptis la teorion de Lamark pri heredaĵo de trajtoj. Darwin mem diris ke neniu alia resumis tiel trafe la teorion de origino de specioj, tiel ke la nomoj de la ĉapitroj de lia libro Origino de la Specioj venis el letero de Wallace al Darwin. Wallace, je siaj lastaj jaroj, iĝis spiritualisto kaj pro tio li malfamiĝis en la scienc-medio de la 19-a jarcento.

Evolucio klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzistas pri tio; pri tio vidu artikolon Origino de vivo.

Laŭ evolucio, ĉia vivo sur la tero estas unu familio: ĉiu vivaĵo estas parenco de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.

Evolucio ne parolas pri progreso de vivo, sed simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evolucio, skarabo aŭ eĉ bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.

  1. F.D. Ciccarellli, T. Doerks, C. von Mering, C.J. Creevey, B. Snel, P. Bork: Toward automatic reconstruction of a highly resolved tree of life. en: Science. vol. 311, numero. 5765, 2006, p. 1283-1287. PMID 16513982

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search