FARK

FARK
emblemo
flago
gerila organizaĵo
terorisma organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1964 vd
Fino 2017 vd
Lando(j) Kolombio vd
Ideologio

Marksismo-leninismoBolivarismo

Ĉefestro(j) Timoleón Jiménez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

FARKFARC estas la mallongigo de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio, gerilistaro, kiu memproklamas esti marksista-leninista.[1] Ĝi agadas en Kolombio kaj en la najbaraj landlimaj regionoj de Venezuelo, Ekvadoro, Panamo kaj Peruo. Ĝi partoprenas en la armita konflikto kolombia ekde ties eko en 1964 kaj estas regata de sekretariaro de sep membroj kiu estis dum multaj jaroj sub la regado de Pedro Antonio Marín, konata de kromnomoj Manuel MarulandaTirofijo (Certpafulo) ĝis ties morto en marto de 2008. Ekde tiam la ĉefkomandanto estas Alfonso Cano[2], ĝis novembro 2011, kiam li estis mortigita de la kolombia armeo.

La FARC estas konsiderataj kiel terorista grupo de 31 ŝtatoj (Kolombio, Peruo, Usono, Kanado kaj la Eŭropa Unio). La registaroj de aliaj latinamerikaj landoj kiel Ekvadoro, Bolivio, Brazilo, Argentino kaj Ĉilio ne aplikas tiun klasigon. La registaro de Venezuelo petis, ke oni akceptus statuson de milita grupo por la FARC kaj ĝi ne konsideras tiun terorisman.[3]

Tiu gerila grupo ĉeestas en 24 de la 32 Departementoj de Kolombio[4] kaj ĉefe sude kaj oriente de la lando, pli precize en Putumajo, Ujlao, Narino, Kaŭko kaj Valo de Kaŭko.[5] Oni informis pri la ekzisto de milita agado kaj kampadejoj en la landoj kiuj landlimas kun Kolombio, kiel Venezuelo,[6][7] Ekvadoro,[8] Panamo[9] kaj Brazilo.[9]

  1. retejo de la FARC-EP
  2. hispanlingva artikolo "Confirman que 'Tirofijo' está muerto" en la kolombia gazeto "El Espectador". Arkivita el la originalo je 2008-05-27. Alirita 2008-05-30.
  3. hispanlingva artikolo "Chávez pidió sacar a las FARC de la lista de organizaciones terroristas", retejo clarin.com, la 11-an de januaro 2008
  4. El País: Grupos ilegales tienen en riesgo las elecciones
  5. hispanlingva artikolo "Acciones armadas" en retejo de la ministrio pri eksteraj rilatoj de Britio (Foreign and Commonwealth Office). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-09-27.
  6. Clarin - Colombia reitera que aportará pruebas sobre la presencia de líderes de las FARC en Venezuela. Arkivita el la originalo je 2008-03-08. Alirita 2008-05-30.
  7. Noticias Terra - Uribe entregó a Chávez datos sobre campamento FARC en Venezuela según radio
  8. BBC Mundo - Campamento de las FARC en Ecuador
  9. 9,0 9,1 - La guerrilla colombiana se extiende a 5 países. Arkivita el la originalo je 2008-03-08. Alirita 2008-05-30.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search