Fabian Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1806 en Hrodno, ![]() |
Morto | 28-an de marto 1861 (54-jaraĝa) en Tykocin |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Familio | |
Infano | Marko Zamenhof ![]() |
Ŝroga-Fajvel ZAMENHOF (ankaŭ Fajba Wolfowicz ZAMENHOF, per "kristana" aŭ goja nomo Fabian Zamenhof) (naskiĝis ĉirkaŭ 1807[1], mortis la 28-an de marto 1861) estis la patro de Marko Zamenhof kaj la avo de L. L. Zamenhof. Laŭ LLZ li estis tradukisto kaj instruisto de lingvoj[2], tamen la naskiĝatestilo de Marko Zamenhof pruvas, ke li ne kapablis legi[3]. Meze de la 19-a jarcento li venis el Grodno al Tykocin, kiu estas malgranda urbeto apud hodiaŭ-pola urbo Bjalistoko. Poste, verŝajne en 1858, la familio translokiĝis al Bjalistoko, kie en 1859 naskiĝis lia nepo L. L. Zamenhof.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search