Fatah

Fatah
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1959 vd
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Ramallah
Ideologio

palestina naciismo • sekulareco

Fondinto(j) Jaser Arafat • Khalil al-Wazir • Adel Abdel Karim Yassin • Abdullah Al-Danan vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Jibril Rajoub (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ĉefestro(j) Maĥmud Abbas Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Progresema Alianco
Socialista Internacio Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Al-Fatah (arabe الفتح, la Venko) estas politika partio en la Palestina Aŭtonomio. La nomo estas akronimo por Harakat at-Tahrir al-Filastini (Movado por liberigo de Palestino), sed ties mallongigo (hataf) havas negativan nuancon en la araba lingvo, tiel ili uzis la inversan mallongigan vortordon.

La organizaĵo celis longtempe detruon de Israelo kaj establon de palestina ŝtato per batalaj metodoj. Ĝi uzis teroristajn metodojn.

Fatah estis la plej forta frakcio de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino. Politike, ĝi estas burĝa-konservativa partio, kiu diferencigas sin de la islamismo kaj de marksismo, sed ĝi aniĝas en Socialista Internacio.

En la 2000-aj jaroj, ĝi jam kliniĝas rekoni Israelon, se Israelo rekonas la Palestinan ŝtaton kun certaj kondiĉoj (limoj de 1967, liberigo de kaptitoj ktp.)


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search