![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri rolulo en helena mitologio. Por luno de Saturno rigardu la paĝon Febo (luno). |
Febo | |
---|---|
epithet • greka dio | |
Informoj | |
Eble sama | Apolono |
Laŭ la helena mitologio, Febo aŭ Fojbo (el la greka Φοίβη, «radianta», «intelekta brilo» aŭ «profeti») estis unu el la titaninoj de la unua generacio, filino do de Urano kaj Geo[1]. Ŝi tradicie estis asociita al la Luno, kune kun Atlaso[2] kaj tiel aperas en la verko Endimiono kaj Febo (1955), de Michael Drayton, la unua serioza traktado pri la mito de Endimiono en angla lingvo.
Laŭ Pelasga mito pri kreo de la mondo ŝi estis filino de Eŭrinomo kaj Ofiono, Titanino, kiu kune kun la Titano Atlaso estis atribuita al la Luno.
Laŭ Olimpia mito pri kreo de la mondo estis Foiba unu el la originaj Titanoj, filino de Urano kaj Gaja.
Ŝi estis do tradicie ligata al la Luno kaj estis ankaŭ avino de Apolono kaj Artemiso. Kun sia edzo kaj frato Kojo ŝi havis filinojn Leto kaj Asterio. Laŭ pli novaj fontoj ŝi akceptis de Temiso inspektadon super la Orakolejo de Delfo.
Febo, la Kronita per oro, venis al la lito de sia propra frato Kojo (Demandanto)[3], kaj havis kun li du filinojn: Leton (patrino de la olimpaj gedioj Apolono kaj Artemiso) kaj Asterio, la stel-diino kiu naskis la misteran Hekato[4]. Pro tio, ke ŝi estis ilia avino, Febo iĝis ankaŭ la plej fama epiteto de Apolono (Φοίβος, Phoebus) kaj la ankaŭ luna Artemiso[5] (Φοίβη, Phoebe)[6], nomiĝintaj tiel kaj en la helena kaj en la romia kultado.
Laŭ la verkaro de Esĥilo[7], la aŭguristino ĉe Delfo asertis ke Febo respondecas pri la tiea famega orakolejo pro ĝentileco de Temiso, kiu siavice ricevis ĝin de Geo. Laŭ li, Febo pace donacis la kontrolon sur la orakolejo al Apolono okaze de lia naskiĝtago[8]. Tamen, tio ŝajnas esti privata aldonaĵo de tiu dramaturgo, ĉar la tri ĉefaj transdonoj de orakolaj potencoj ĉe tiu orakolejo rilatas al respektivaj generacioj de dioj: Urano kreis ĝin kaj transdonis tiun povon al Geo, do tion faris Krono, kiu atribuis la kontrolon de Delfo al sia fratino Temiso[9]. Kiam venis la vico donaci ĝin fare de Zeŭso, Esĥilo ne mencias ke la orakolejo estis donacita rekte al Apolono, kiu ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kaj pro tio oni uzis la figuron de Febo. Tiuj supozeblaj masklaj delegacioj de la delfa potenco priskribitaj de Esĥilo ne estas pravigita de la moderna rekonstruo de la antaŭ-Olimpa historio de la sanktejo.
Kiel titanino de la orakolejo de Delfo, ĉe la tera-umbiliko, Febo peris la aŭgurantan voĉon de sia patrino. Paralele, sia edzo Kojo (aŭ Polo, «ĉiel-akso») agadis same, sed per la voĉo de la patro Urano. Iliaj filinoj Leto kaj Asterio eble simbolis la luman kaj malluman orakolan povon, respektive. Pro tio Apolono, filo de Leto, elstare prezidis la ĉielan kaj luman profet-kapablon, kaj Hekato, filino de Asterio, rilatis al tenebraj noktaj kaj mallumaj profet-povoj, ekzemple komuniiĝo kun mortintoj aŭ nekromancio.
Febo ŝajnas en la versio de Heziodo kosma ekvivalento de la homera Diono, patrino de Afrodito. Pro tio, la homera himno al Delia Apolono[10] verŝajne anstataŭas Febon per Diono en sia listo de titaninoj ĉeestantaj la naskiĝon de Apolono. Heziodo kaj Homero eble tradukis siavice la genealogion de la fenica diino Astarto en ilian respektivan grekan kulturon kaj kuntekston kiam ili prezentis Asterion kiel filino de Febo kaj Afroditon kiel filino de Diono: Febo kaj Diono (ambaŭ inaj Zeŭsoj) estus fenicaj ĉiel-diinoj, dun Afrodito kaj Diono simbolis Astarto.
Honore al la titanino Febo oni nomigis unu el la satelitojn de la planedo Saturno.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search