Federico Mayor Zaragoza (27an de Januaro, 1934 en Barcelono) estas hispana sciencisto, fakulo, dekstraflanka politikisto, diplomato, kaj poeto. Li postenis kiel Ĝenerala Direktoro de UNESCO el 1987 al 1999. Li estas nune proparolanto de la Fondaĵo por Kulturo de Paco kaj membro de la stabanaro de la Internacia Jardeko por Helpo al la Kulturo de Paco kaj de Ne-Perforto por la Tutmondaj Infanoj[1] same kiel Honora Proparolanto de la Pacakademio.[2]
Al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino li sendis salutmesaĝon, en kiu li komence atentigis: „Via kongreso pritraktos la problemojn de Tutmondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de UNESCO, …“ Post kelkaj pensoj rilate al la kongresa temo kaj la signifo de demokratio tiurilate, li daŭrigas: „Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de d-ro Esperanto kaj tiuj de UNESCO. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco. Preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj.“ Kulminas liaj eksplikoj en la alvoko: Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension: senkondiĉan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi-rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.“[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search