Ferdinando Lasalo

Ferdinando Lasalo
Persona informo
Naskonomo Ferdinand Johann Gottlieb Lassal
Naskiĝo 11-an de aprilo 1825 (1825-04-11)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 31-an de aŭgusto 1864 (1864-08-31) (39-jaraĝa)
en Carouge
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Old Jewish Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ferdinando Lasalo
Familio
Patro Heyman Lassal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Ro­sa­lie Heiz­feld (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Frederike Lassal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
advokato
ekonomikisto
politikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Lassallism
Fera Leĝo de Salajroj
vdr

Ferdinando LASALO (germane Ferdinand LASALLE, n. la 11-an de aprilo 1825 en Breslau; m. la 31-an de aŭgusto 1864 en Carouge proksime de Ĝenevo, Svislando; naskiĝis kiel Ferdinand Johann Gottlieb Lassal) estis verkisto kaj kooperative orientita socialista politikisto en la germana ŝtataro Germana Ligo. Kiel unu el la porparolantoj de la frua laborista movado en Germanio kaj kiel ĉefa iniciatinto kaj prezidanto de la unua socialdemokrata parti-organizaĵo en Germanlingvio, la en 1863 fondita Ĝenerala Germana Laborist-Asocio (ADAV laŭ ĝia siglo en la germana), li estas konsiderata unu el la fondopatroj de la Socialdemokrata Partio de Germanio (germane: Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD) fondita 26 jarojn post lia morto kiel kunfandiĝo el la - lasalisma - ADAV kaj la - marksisma - Socialdemokrata Labortistpartio (Germanio).

Pro siaj ideoj pri socialismo, orientitaj ĉefe laŭ prusaj naciŝtataj interesoj, li konfliktiĝis kun la revolucie kaj internaciisme orientita skolo de marksismo. Tiu konflikto kondukis ankoraŭ dum lia vivo al disiĝoj ene de la ADAV kaj mallonge post lia subita morto (sekve al pistola duelo pro privataj kialoj) al fendiĝo de la germanaj socialdemokratoj en du tendencojn kaj partiojn.

En la ekonomia scienco, al Lasalo estas atribuita de Marx la fera leĝo pri salajroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search