Filologio

Filologio (de la greka φιλολογία, philología, "amo al lingvo") estas unuiĝo de kelkaj sciencoj (lingvistiko, literaturologio, tekstologio k. a.), kiuj esploras la homan kulturon per analizo de teksto. Alivorte, per filologio oni indikas la studon (ne nur sciencan, sed ankaŭ artan aŭ filozofian), kiu serĉas la interpretadon de tekstoj en ilia socia kunteksto.

Kvankam kelkaj antikvaj aŭtoroj, kiel Platono, jam uzis la vorton, estis Friedrich August Wolf, en la 18-a jarcento kiu uzis unue la vorton en moderna senco. Vere, Wolf faris vortludon, ĉar kiam li publikigis sian verkon "Prolegomena ad Homerum" (1795), oni demandis lin, al kiu studobjekto tiu libro apartenas, laŭdire, li respondis "Filologio", kiu povas signifi "amo al lingvo", sed ankaŭ "mia propra scienco" (philos ankaŭ estas pronomo, kiu signifas "(ies) propra").

En la tradicio de kelkaj landoj la filologio estas komprenata nur kiel la studo de antikvaj lingvoj kaj tekstoj, dum la studo de modernaj tekstoj estas nomata tekstlingvistiko. En aliaj landoj oni povas paroli pri la historilingvistiko kiel la studo de malnovaj lingvoj.

En siaj unuaj tempoj la historilingvistiko ankaŭ estis nomita "kompara filologio", ĉar ĝi estis, pleje, komparo inter malnovaj skribaj lingvoj. Estis August Schleicher, kiu apartigis la historilingvistikon disde filologio per rigida pozitivisma klasifikado, sed anglalingvanaj aŭtoroj plu uzis la du konceptojn sen distingo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search