Fisio

Ekzemplo de nuklea fisio de uranio-235: neŭtrono aliĝas al nukleo de uranio-235 kaj igas ĝin malstabila uranio-236 kiu putriĝas en du novajn kaj pli stabilajn elementojn - bario kaj kriptono.
Nuklea fisio
Relativa ofteco de diversaj masnumeroj en produktoj de fisio de 235U

En la partikla fiziko, la fisio (ankaŭ nomata kernofendadonuklea fendiĝo) estas fizika reago en kiu atomkerno fendiĝas en pli malgrandajn nukleojn dum elsendado de neŭtronoj. Ĉi tiu fenomeno okazas en la kernoj de pezaj elementoj kaj estas akompanata de liberigo de multe da energio, kiu estas elsendita en formo de kineta energio de la fisiaj produktoj kaj gamaradioj. La procezo povas estas spontanea ĉe kelkaj izotopoj, sed tio estas escepto.

Ĝenerale, la fisio estas okazigita per nuklea reakcio, en kiu unu fisiebla nukleo estas bombardata per neŭtronoj. Se la energio estas adekvata, la nukleo absorbas la neŭtronon, kaj post malstabila stato, ĝi fendiĝas, kaj la rezulto estas la kreado de du aŭ tri pli malgrandaj kernoj, plus la elsendo de aliaj radiadoj, ĉefe pliaj neŭtronoj kaj gama-radiado. Ankaŭ produktiĝas granda kvanto da energio, kio klarigas ĝian uzon en atomcentraloj aŭ en armiloj (vidu artikolon atomeksplodo).

En la tipa procezo de fisio, la nombro da elirintaj neŭtronoj estas egala aŭ pli granda ol tiuj produktintaj la unuan reakcion, kio permesas la daŭrigo de la procezo. Oni tiam parolas pri ĉenreakcio.

La rezultantaj kernoj, aŭ fisiproduktoj, havas eksceson de neŭtronoj, kaj do estas radioaktivaj. Ili konsistigas parton de la reziduo de la atomcentraloj.

Tipa ekzemplo de tiu reakcio estas jena:

Neŭtrono + 235U → fisiproduktoj + pliaj neŭtronoj + energio

Aliaj nuklidoj kiuj suferas fision estas 238U kaj izotopoj de plutonio kaj torio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search