Fiziologio

Fiziologio [1] estas scienco pri la histoj kaj organoj de la vivantaj estaĵoj (plantoj kaj animaloj), precipe pri la koncernaj funkcioj. Ekzemple la funkcioj de la nervosistemo, funkcioj de la cerbo, endokrinaj kaj ekzokrinaj funkcioj de la glandoj. Kontraste, morfologio kaj anatomio esploras la formon kaj strukturon de la vivantaj estaĵoj, dum fiziologio la vivantajn fenomenojn mem.

  1. Eugen Wüster 1925 : Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, dua parto, Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, paĝo 267

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search