Fjodor Dostojevskij

Fjodor Dostojevskij
Persona informo
Фёдор Михайлович Достоевский
Naskiĝo 30-an de oktobro 1821 (1821-10-30)
en Moskvo, Moskva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 28-an de januaro 1881 (1881-01-28) (59-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Mortis per Epilepsio kaj pulma emfizemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tiĥvina Tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Military Engineering-Technical University (en) Traduki
Nikolay engineering school (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Fjodor Dostojevskij
Familio
Patro Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marija Fjodorovna Dostojevskaja Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Miĥail Dostojevskij, Andrej Dostojevskij kaj Nikolaj Michajlovič Dostoevskij (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Dostojevskaja (1867–nekonata valoro)
Maria Dostoevskaya (en) Traduki (1857–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ljubov Dostojevskaja
 ( Anna Dostojevskaja) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Д. • Друг Кузьмы Пруткова • Зубоскал • —ий • М. • Летописец • М-ий • Н. Н. • Пружинин • Зубоскалов • Ред. • Ф. Д. • N.N. vd
Okupo tradukisto
filozofo
biografo
verkisto
publikigisto
ĵurnalisto
eseisto
novelisto
romanisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1844–1880 vd
Verkado
Verkoj Leteroj Elsubteraj ❦
Krimo kaj puno ❦
La Idioto ❦
Bjesoj ❦
La fratoj Karamazov ❦
Notoj el la Domo de la Mortintoj ❦
La Vetanto ❦
Malriĉuloj ❦
La Sozio: Peterburga Poemo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Михайлович Достоевский;[1], literumita Fyódor Mikháylovich Dostoyévskiy, naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo)[2][3] estis rusa verkisto, nome romanisto, novelisto, eseisto, ĵurnalisto kaj filozofo. Li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj romanverkistoj en la historio pro profunda psikologio de la figuroj. La verkoj de Dostojevskij esploras homan psikologion en la agititaj politikaj, sociaj, kaj spiritaj atmosferoj de la 19a-jarcenta Rusio, kaj eniras en vario de filozofiaj kaj religiaj temoj. Liaj plej laŭdataj verkoj estas Krimo kaj puno (1866), La Idioto (1869), La Demonoj (1872) kaj La fratoj Karamazov (1880). La verkaro de Dostojevskij konsistas el 11 romanoj, tri noveloj, 17 rakontoj kaj nombraj aliaj verkoj. Multaj priliteraturaj kritikistoj taksas lin kiel unu el la plej grandaj psikologoj en la tutmonda literaturo.[4] Lia noveloj de 1864 nome Leteroj Elsubteraj estas konsiderata unu el la unuaj verkoj de la literaturo de ekzistadismo.

Naskiĝinta en Moskvo en 1821, Dostojevskij estis enkondukita al literaturo tre frue tra fe-rakontoj kaj legendoj, kaj tra libroj kaj de rusaj kaj de eksterlandaj verkistoj. Lia patrino mortis en 1837 kiam li estis 15-jaraĝa, kaj je la sama tempo, li lasis la lernejon por eniri en la Nikolajeva Militistan Inĝeniera Instituto. Post gradiĝi, li laboris kiel inĝeniero kaj dum mallonge ĝuis komfortan vivostilon, tradukante librojn por enspezi kroman monon. Meze de la 1840-aj jaroj li verkis sian unuan romanon, Malriĉaj homoj (Бедные люди), kiu havigis al li eniron en la literaturaj etosoj de Sankt-Peterburgo. Arestita en 1849 pro aparteno al literatura grupo kiu studis malpermesitajn librojn kritikajn kontraŭ la Carisma Rusio, li estis kondamnita al mortopuno sed tiu kondamno estis ŝanĝita lastmomente. Li pasigis kvar jarojn en malliberejo de Siberio, sekvite de ses jaroj de deviga militservo en ekzilo. En la postaj jaroj, Dostojevsij laboris kiel ĵurnalisto, publikigante kaj eldonante kelkajn gazetojn per si mem kaj poste Taglibro de Verkisto, nome kolekto de siaj verkoj. Li ekveturis tra okcidenta Eŭropo kaj disvolvigis ludopation, kiu kondukis lin al financaj malfacilaĵoj. Dum ioma tempo, li devis almozuli, sed li finfine iĝis unu el la plej amplekse legataj kaj tre bone konsiderataj rusaj verkistoj.

Dostojevskij estis influita de tre ampleksa vario de filozofoj kaj verkistoj kiaj Puŝkin, Gogol, Aŭgusteno, Shakespeare, Dickens, Balzac, Lermontov, Hugo, Poe, Platono, Cervantes, Herzen, Kant, Belinskij, Hegel, Schiller, Solovjov, Bakunin, Sand, Hoffmann, kaj Mickiewicz. Liaj verkoj estis tre amplekse legitaj ene kaj ekster lia denaska Rusio kaj influis samegale grandan nombron de postaj verkistoj kaj rusaj kiel Aleksandr Solĵenicin kaj Anton Ĉeĥov same kiel filozofoj kiel Friedrich Nietzsche kaj Jean-Paul Sartre. Liaj libroj estis tradukitaj al pli ol 170 lingvoj.

  1. Antaŭ la postrevolucia ortografia reformo kiu, inter alia, anstataŭis la cirilan literon Ѳ per la cirila litero Ф, la nomo de Dostojevskij estis skribita Ѳедоръ Михайловичъ Достоевскій.
  2. Fyodor Dostoyevsky en la Encyclopædia Britannica. Alirita la 16an de junio 2019.
  3. Laŭ Malnova Stilo la datoj estus 30a de oktobro 1821 – 28a de januaro 1881.
  4. Scanlan, James Patrick (2002). Dostoevsky the Thinker: A Philosophical Study. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-3994-0.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search