Flughaveno

Flughaveno estas aerodromo kun administrejoj, riparejoj, doganejoj, aŭ ejoj por komercaĵoj kaj pasaĝeroj, kiuj faciligas intensan trafikon de grandaj avioj; do la tuto de la konstruaĵoj kaj instalaĵoj, kiuj servas al la avia trafiko de urbo aŭ regiono. Al ĝi apartenas

  • unu aŭ pluraj kurejoj, kie aviadiloj povas ekflugi aŭ alteriĝi
  • konstruaĵoj por administrado, akcepto de pasaĝeroj, traktado de kargo
  • ter-trafikaj ligiloj (aŭtovojo, parkejo, fervojo, metroo)
  • organizaĵa strukturo por organizi la flugtrafikon, la vendon de servoj, la publikan sekurecon ktp.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search