Flugo

Ina anaso fluganta

Flugo estas movo aŭ antaŭeniro de korpo traaera danke al utiligo de la aerodinamikaj leĝoj (aviadiloj) aŭ al arkimeda principo (malpli peza ol aero, kiel pri la kazo de gasbalono). Ankaŭ la antaŭenmovo danke al retropuŝo (raketo), aŭ la movo laŭ balistika vojo (kuglo, satelito, ktp) nomiĝas flugo.

La termino flugo estas uzata por priskribi la sinmovon de bestoj en la aero per tiucelaj membroj, kiajn havas la birdoj kaj multaj insektoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search