Fontkodo

La fontoteksto, fontkodo aŭ, koncizigite, fonto de komputila programo (aŭ programaro) estas aro da linioj de teksto kiu estas instrukcioj, kiujn la komputilo devas sekvi por ruligi la koncernan programon. Aldone ĝi povas enhavi kodkomentojn.

La fontkodo de programo estas skribita de programistoj en iu programlingvo, sed en tiu ĉi unua stato ĝi por la plejmulto de la programlingvoj ne estas rekte uzebla por la komputilo. Ĝi devas unue esti tradukita al alia lingvo (la lingvo de la maŝino). Por ĉi tiu tradukado oni uzas kompililon.

Kiam temas pri rajtocedo, simple liberaj verkoj, kaj iliaj aŭ aliaj permesiloj, "fontkodo" signifas ian formon de la verko sufiĉe oportunan por ŝanĝado kaj plibonigo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search