Forpelo de la judoj el Hispanio

Stampita kopio de la Edikto de Granado.
Forpeloj de judoj el Kristanaj eŭropaj landoj, inter la jaroj 1100–1600

La Dekreto de la Alhambro aŭ Edikto de Granado estis dekreto subskribita en la Alhambro (konstruaĵo de la urbo de Granado (Andaluzio, Hispanio)) la 31-an de marto de 1492 de la reĝo ĵus eknomataj Katolikaj Gereĝoj, Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, per kiu oni devigis la tutan judaron de Iberio konvertiĝi al katolikismo aŭ esti forpelitaj, kun limdato de la 31-a de julio de 1492. Pro praktikaj kialoj oni malproksimigis la limdaton ĝis la 2-a de aŭgusto. Fernando la Katolika subskribis similan dekreton por la regno de Aragono. Ambaŭ dekretoj startis el sama skizo verkita de Tomás de Torquemada, ĝenerala inkviziciisto en Hispanio kaj laŭdire eksjudo li mem.

La 2-a de aŭgusto koincidis kun la ekveturo de Kristoforo Kolumbo al la malkovro de nova vojo al la Indioj, veturo kiu finis per la malkovro de Ameriko. Tiu koincido apogis la teorion de la juda deveno de Kristoforo Kolumbo asertita, ekzemple, de Simon Wiesenthal en sia libro Operaco Nova Mondo, la sekreta misio de Kristoforo Kolumbo (eldonejo Orbis, S.A. ISBN 84-7634-382-5).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search