Franca franko

Franca franko
eksvaluto • franko
Ŝtato: Francio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: FRF
Mallongigo:
vdr
Franca franko (franc français)
de 1795 ĝis la 31-a de decembro 2001
Lando: Francio
subdivido: 1 franca franko = 100 centimoj
mallongigo: FRF
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 6,55957 FRF

La franca franko (france Franc français) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Francio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu franca franko korespondis al 100 «centimoj» (centimes). Oficiala mallongigo de la valuto estas FRF — el tio «FR» (aŭ en interretaj adresoj «.fr») estas la internacia mallongigo por Francio kaj F estas la unua litero de franko. Tamen ene de Francio oni ofte uzis la nur du-literan mallongigon FF.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search