Franca respublika kalendaro

Franca Respublika Kalendaro de 1794, desegnita de Ludoviko-Philibert Debucourt

En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭigi la sistemon de Kristana Erao, enkonduki novan kalendaran eraon kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis kun la aŭtuna ekvinokso. Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca respublika kalendaro aŭ ankaŭ Franca revolucia kalendaro.

Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro.

Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (décade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert Romme kun helpo de Lalande, Delambre, Monge kaj Lagrange. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre d'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:

  • Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi, quartidi, quintidi, sextidi, septidi, octidi, nonidi, décadi.
  • Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio.

La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.

Nomo Ordnumero Daŭro laŭ
Gregoria kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep - 21/22 okt fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-a monato 22/23 okt - 20/21 nov fr. brumaire, de brume -- "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov - 20/22 dec fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec - 19/21 jan fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan - 18/19 feb fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"
Ventozo la 6-a monato 19/20 feb - 20/21 mar fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar - 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr - 19/20 maj fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"
Prerialo la 9-a monato 20/21 maj - 19/20 jun fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun - 18/19 jul fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul - 17/18 aŭg fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg - 16/17 sep fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"

Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson.

La 12 monatoj do konsistis el 360 tagoj. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".

Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialigo, estis malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV.

La Revolucia Kalendaro vivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen de la 6-a ĝis la 23-a de majo de 1871 ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search