Francaj religiaj militoj

La Masakro de Sankta Bartolomeo.
La sieĝo de La Rochelle

La francaj religiaj militojhugenotaj militoj de 1562 ĝis 1598 estis serio de ok enlandaj militoj en Francio. Ili estas konataj pro la masakro de la francaj protestantoj, la t.n. hugenotoj, fare de la katolikoj en la nokto de Sankta Bartolomeo. Politike ili estis finitaj per la reĝo Henriko la 4-a. Minimuma celo de katolika nobela partio estis forteni la hugenotojn de la ŝtataj kaj ekleziaj prebendoj kaj samtempe kontroli la reĝon. Simile kiel la posta Tridekjara Milito la hugenotaj militoj ne estis nuraj religiaj militoj; dinastiaj kaj kialoj de pov-politiko same estis fonaj kaŭzoj. La militoj markas la lastan reziston de regionaj fortoj kontraŭ la absolutisma centra povo en Francio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search