Frederick Denison Maurice | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
John Frederick Denison Maurice | ||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1805 en Normanston | |
Morto | 1-an de aprilo 1872 (66-jaraĝa) en Londono | |
Tombo | Tombejo Highgate vd | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Exeter College • Halo Triunuo vd | |
Familio | ||
Patro | Michael Maurice vd | |
Patrino | Priscilla Hurry vd | |
Gefratoj | Ann Cobb Maurice • Mary Atkinson Maurice • Emma Lydia Maurice • William Hurry Maurice • Lucille Young Maurice • Priscilla Hurry Maurice • Harriet Theodosia Maurice • Jane Esther Maurice • Elizabeth Maurice vd | |
Edz(in)o | Georgina Frances Hare-Naylor • Anna Eleanor Maurice vd | |
Infanoj | John Frederick Maurice • C. Edmund Maurice vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • filozofo • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John Frederick Denison Maurice, ofte konata kiel F. D. Maurice (29a de Aŭgusto 1805 – 1a de Aprilo 1872), estis angla teologo, religia aŭtoro, kaj elstara figuro de la Kristana socialismo.
Maurice estis implikita kun gravaj instrusistemaj iniciatoj. Li helpis fondi Queen's College por la eduko de guvernistinoj en 1848. Li estis la orientiga lumo kaj unu el la reklamantoj kaj fondintoj de The Working Men's College (La kolegio de la laboristoj) (1854), estante ĝia rektoro inter 1854 kaj 1872.[1] Kun Frances Martin li starigis la kolegion de la Working Women (laboristinoj) en 1874.[1] Li forte rekomendis la forigon de universitataj testoj (1853), kaj ĵetis sin kun granda energio en ĉio kio trafis la societan vivon de la homoj. Iaj malsukcesaj provoj ĉe kunlaboro inter laboristoj, kaj la movado konata kiel Kristana socialismo, estis la tuja rezulto de lia instruado. En 1866 Maurice estis nomumita Knightbridge Professor pri Morala Filozofio en Kembriĝo, kaj de 1870 ĝis 1872 estis oficanto de Skt. Edward en tiu grandurbo.
Sociala reformisto, kelkaj konsideras Maurice pioniro. La kondiĉo de la senhavuloj de la grandurbo turmentis lin; la signifo de la sociaj demandoj engaĝitaj estis ŝarĝo kiun li povis apenaŭ porti. Laboristoj de ĉiuj opinioj ŝajnis fidi lin eĉ se ilia fido al aliaj religiemaj viroj kaj ĉiuj religiaj sistemoj fadis, kaj li havis potencon de altirado por kaj la fanatikulo kaj la forpelito.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search