Fredrik Reinfeldt

Fredrik Reinfeldt
Fredrik Reinfeldt en 2013
Fredrik Reinfeldt en 2013
Persona informo
Fredrik Reinfeldt
Naskonomo John Fredrik Reinfeldt
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1965
en Österhaninge, Haninge kommun, Stockholms län,  Svedio
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Stokholmo
Stockholm Business School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa partio "La Moderuloj"
Subskribo Fredrik Reinfeldt
Familio
Patro Bruno Reinfeldt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Birgitta Reinfeldt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Magnus Reinfeldt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Filippa Reinfeldt
Amkunulo Roberta Alenius (en) Traduki (2015–2022) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Gustav Reinfeldt (en) Traduki
 ( Filippa Reinfeldt (en) Traduki)
Erik Reinfeldt (en) Traduki
 ( Filippa Reinfeldt (en) Traduki)
Ebba Reinfeldt (en) Traduki
 ( Filippa Reinfeldt (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stokholmo vd
Verkado
Verkoj Open Your Hearts vd
Ĉefministro de Svedio
Dum 6-a de oktobro 20063-a de oktobro 2014
Antaŭulo Göran Persson
Sekvanto Stefan Löfven
Partiestro de la konservativa partio La Moderuloj
Dum 20032015
Antaŭulo Bo Lundgren
Sekvanto Anna Kinberg Batra
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Dum 1-a de julio31-a de decembro 2009
Antaŭulo Jan Fischer
Sekvanto Herman Van Rompuy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Fredrik REINFELDT [fre:drik rajnfelt] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1965) estas sveda politikisto kaj estis partiestro de la konservativa partio (Moderaterna = la Moderuloj) ekde 2003, kaj ĉefministro de Svedio ekde la 6-a de oktobro 2006. De la 1-a de julio ĝis la 31-a de decembro 2009 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio.

Reinfeldt membris en la junulara asocio de la konservativa partio ek de 1983 kaj iĝis ties prezidanto en 1992. Li havis tiun postenon ĝis 1995. Li estis parlamentano ekde 1991, reprezentante sian elektoregionon. Post la malvenko en 1994 de la koalicia registaro gvidata de la konservativa partio, Reinfeldt evoluigis kritikan sintenon kontraŭ la gvidado de Carl Bildt, kio kondukis al tio, ke li estis elpelita el la partia gvidantaro. Sed post ŝanĝiĝo de la gvidantaro en 1999 kaj malbona rezulto en la parlamentaj elektoj en 2002, Reinfeldt laŭgrade gajnis pli da influo en la koalicio.

Reinfeldt elektiĝis partiestro la 25-an de oktobro 2003. Sub lia gvidado la politiko de la Moderuloj moviĝis pli al la centro, kaj ili eknomis sin la "novaj Moderuloj". Post la parlamentaj elektoj, kiuj okazis la 17-an de septembro 2006, Reinfeldt elektiĝis ĉefministro en la nova registaro la 5-an de oktobro kaj li prezentis ĝian ministraron jam la sekvan tagon. Kune kun la aliaj tri partioj en la centro-dekstra alianco, Reinfeldt gvidis koalician registaron kiu havis la subtenon de malgranda plimulto en la parlamento. Kiel 41-jara, li estis unu el la plej junaj personoj kiuj iĝis ĉefministro de Svedio.

Li loĝis en Täby, norda antaŭurbo de Stokholmo, kun sia edzino Filippa, kiu estas gubernia konsilisto en la gubernio Stokholmo. La paro eksedziĝis en 2013. Ili havas tri infanojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search