Friday the 13th (filmo 1980)

Friday the 13th
filmo
Originala titolo Friday the 13th
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 maj. 1980, 10 nov. 1980, 23 okt. 1980, 1980
Ĝenro sangoplena kino, klingomurdista filmo, ekspluata filmo, mistera filmo
Reĝisoro(j) Sean S. Cunningham
Produktisto(j) Sean S. Cunningham
Scenaro Victor Miller
Filmita en Nov-Ĵerzejo
Loko de rakonto Nov-Ĵerzejo
Muziko de Harry Manfredini
Rolantoj Betsy Palmer • Adrienne King • Kevin Bacon • Rex Everhart • Harry Crosby • Laurie Bartram • Ari Lehman • Jeannine Taylor • Robbi Morgan
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Friday the 13th (Vendredo la 13-an) estas sendependa usona horora filmo, kiu estis reĝisorita fare de Sean S. Cunningham kaj scenarita fare de Victor Miller. La kinosteluloj estas Betsy Palmer, Adrienne King kaj Kevin Bacon, en unu el liaj fruaj roloj. La filmo rakontas pri grupo de junuloj kiuj remalfermas forlasitan someran tendaron jarojn post kiam juna knabo dronis en la lago apud la tendaro. Unu post la alia, la junuloj iĝas viktimoj de mistera murdinto.

"Friday the 13th", inspirita per la sukceso de la filmserio Night of the Masks, estis farita kun buĝeto de 550,000 USD. La filmo estis publikigita fare de Paramount Films en Usono, kaj de Warner Bros tutmonde. La filmo ricevis negativajn recenzojn de filmkritikistoj, sed atingis pli ol 39.7 milionojn USD en Usono, iĝante unu el la plej altaj atingaj hororaj filmoj en filmhistorio. "Friday the 13th" ankaŭ estas la unua el sia speco estanta distribuita fare de grava studio, Paramount.

La sukceso de la filmo kondukis al longa serio de daŭrigoj, interkruciĝo kun Freddy Krueger kaj refilmigo kiu estis publikigita la 13-an de februaro 2009.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search