Froto

Homo sur ligna breto tiriĝas.

Froto estas rezisto (ago aŭ efiko), kiu bremsas la glitadon inter du sin tuŝantaj objektoj.

Ekzemplo: Homo sidas sur ligna breto sur la planko. La ligna breto tiriĝu flanken:

Vertikala forto, la pezo de homo kaj breto, premas ambaŭ suben, dum horizontala forto kontraŭagas al la forto de la tiranto, kaj bremsas la movon pro la froto inter la breto kaj la planko. La horizontala, frotforto estas rilatigata al la vertikala, pezoforto. Tiun rilato oni nomas frotkoeficiento. Ekzemple la frotkoeficiento "μ = 0,2" signifas, ke ĉe peza forto de 1000 N (maso 100kg) efikas maksimuma frotforto de 200 N. La froto kaŭzas, ke se oni tiras per malpli ol 200 N, la homo kaj breto ne moviĝas. Se oni tiras per pli ol 200 N kaj la objekto ekmoviĝas, necesas malpli ol 200 N por daŭrigi la movadon: la "glitfroto" de objektoj intermoviĝantaj malpli grandas ol la "statika froto" de du objektoj fikse tuŝiĝantaj. Kompreneble la frotkoeficiento malsamas depende de la tuŝiĝantaj materialoj. La supre skizita breto kun homo pli facile tiriĝas, se la planko konsistas el glaciiĝinta akvo, ol se ĝi konsistas el sablo aŭ eĉ el malglata roko.

La frotkoeficiento tre dependas ne nur de la materialo de du tuŝiĝantaj objektoj, sed ankaŭ de ties surfaca malglateco, de la temperaturo, humideco kaj de eventualaj ŝtofoj inter la du objektoj (ekzemple oleosilikono). Malpli gravas la grandeco de la kontaktoareo kaj la premo, kun kiuj interpuŝiĝas la du objektoj.

Froto estas baza fizika fakto de nia mondo: sen froto ne eblus nodi la laĉojn de ŝuoj, nek interfiksi du objektojn per najlojŝraŭboj ... aŭ, kiel dirite, sekvi kurbiĝon per veturilo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search