Fungoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fungoj
Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
L., 1753
Divizioj

Microsporidia
Kitridiomikotoj Chytridiomycota
Blastokladomikotoj Blastocladiomycota
Neocallimastigomycota
Mukoromikotenoj
Glomeromycota
Askofungoj Ascomycota
Bazidiomicetoj Basidiomycota

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Morchella conica

Fungoj[1], arkaike ĝis 2020 ankaŭ micetoj[2] (latine fungi, singulare fungus, origene de la greka vorto σφόγγος sfóngos, do spongo; greke μύκητες, mýkētes, singulare μύκης, mýkēs)[3] estas kreskaĵoj, kiuj havas veran ĉelkernon, sed male al plantoj ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – ĥitinon kiel strukturantan molekulon kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj.

Oni malkovris ankaŭ, ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.

La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, bestoj aŭ fungoj. Ili povas kunlabori kun plantoj (mikorizo) aŭ paraziti ilin.

Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kunmetitajn el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj). Ne estas centriolo sed ŝpinila polusa korpo.

Esceptoj pri ĉi-priskribo de fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mukoromikotenoj, Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produktante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da ĥitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en siaj muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.

  1. artikolo fungoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 325
  2. artikolo micetoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, en la unua eldono de 1970, paĝo 693, ankoraŭ ne nomata arkaika formo
  3. artikolo "μύκης, mýkēs" el Wilhelm Pape: Handwörterbuch der griechischen Sprache, Braunschweig, 1914 (germane)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search