GNU | |
---|---|
![]() | |
Permesilo | ĝenerala publika permesilo de GNU, pli malgranda ĝenerala publika permesilo de GNU |
Retejo | plurlingve, interalie france, angle, germane, hispane, itale kaj ruse |
La projekto GNU estis lanĉita de Richard Stallman kun la celo de krei kompletan liberan operaciumon. Li anoncis la projekton al la publiko la 27-an de septembro 1983, ĉe la net.unix-wizards novaĵgrupo. Poste Stallman dissendis la GNU-manifeston kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas reporti la kunlaboran senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search