Gambio

Gambio
The Gambia

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Por Gambio Nia Hejmlando
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Banĝulo
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, mandinka lingvo, Pukur, Pulaar, Jola-Fonyi, Mandjak, serera lingvo, Western Maninkakan, Gambian Wolof
Loĝantaro 2 639 916 (2021)
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .gm
Landokodo GMB
Telefona kodo +220
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Adama Barrow
Ĉefministro posteno aboliciita en 1970
Ekonomio
Valuto gambia dalasio
vdr

GambioGambilando (angla: The Gambia[1]), oficiale la Respubliko de Gambio, estas la plej malgranda afrika lando (11.295 km²)[2], sed kun 1,5 miliono da loĝantoj ĝi estas unu el la plej dense loĝataj landoj en Afriko. Granda parto de la gambia loĝantaro (ĉ. 60 %[3]) loĝas en la marborda regiono, rekte sub la suda parto de la estuaro de la rivero Gambio. Ĉi tie situas malgranda urba aglomeraĵo kun la ĉefurbo Banĝulo, Serekunda (la plej granda urbo de Gambio) kaj Bakau. Iom sude situas Brikama, la tria urbo de Gambio konata pro lignoĉizado kaj pro siaj muzikistoj, sed ĝi estas ankaŭ sidejo de multnombraj lernejoj, inkluzive de The Gambia College (La Gambia Altlernejo), kiu trejnas la instruistojn de la nacio.

Situante en okcidenta Afriko ĝi estas tute ĉirkaŭita de Senegalo, escepte de la estuaro de la rivero Gambio al la nordatlantika oceano. Gambio estis brita kolonio kaj ricevis sian sendependecon en 1965. La islamo estas la superreganta religio.

  1. Rimarko: Gambio estas unu el la pluraj landoj, kies ĝenerala angla nomo komenciĝas per artikolo (Republic of The Gambia).
  2. (angla) Top 10 smallest countries of Africa by aera (La dek plej malgrandaj landoj de afriko laŭ surfaco), konsultita la 21-an junio 2017.
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :2; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search