Gamo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzikaĵo. Por informoj pri la samnoma litero de greka alfabeto, vidu la artikolon Gamo (litero).

En muziko, gamo (aŭ foje skalo) estas supreniranta aŭ malsupreniranta sinsekvo de tonoj, kontraste al sinsekvo de intervaloj, kiu estas modalo. Ĉiu tono en gamo estas nomata gamgrado. Kvankam la gamoj el muzikaj tradicioj tra la mondo ofte tre diferencas inter si, la tonaltoj de la notoj en ĉiaj gamoj kutime rilatas al matematika regulo. Gamoj estas teoriaj konstruaĵoj uzataj por ellabori komponaĵon, sed tre ofte oni komponas muzikon tute ne pensante pri gamoj. Gamojn oni povas priskribi jen tonalaj, modalaj, diatonaj, derivitaj, aŭ sintezaj, kaj ankaŭ laŭ la nombro da tonoj inkluzivataj.

La termino "gamo" ankaŭ uziĝas por indiki "tutan serion de iaj aferoj" (PIV).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search