Geedzoj

Geedzoj dum la tago de geedziĝo, ĉirkaŭitaj de parencoj.

Geedzoj estas personoj laŭleĝe ligitaj por kunvivado kaj fondo de familio. Viron en tia rilato oni nomas edzo kaj virinon en tia rilato oni nomas edzino. Malsamseksan paron oni nomas geedzoj (t.e. edzo kaj edzino), viran paron oni nomas edzoj kaj inan paron oni nomas edzinoj.

Tradicie en Esperanto ne ekzistas esprimo por ununombre kaj seksneŭtrale nomi personon en tia rilato. Estas uzataj la vortoj geedzo[1][2] kaj spozo[3][4], sed kelkaj parolantoj konsideras la unuan el tiuj formoj kontraŭfundamenta kaj la duan (same kiel multajn aliajn proponitajn neologismojn) evitinda.

En la abrahamaj religioj (islamo, judismo, kristanismo) kaj aliaj tradiciaj kulturoj estas permesitaj nur ligoj inter viroj kaj virinoj. Sed nun en kelkaj regnoj tiaj ligoj estas oficiale agnoskataj ankaŭ inter personoj de ajnaj seksoj, inkluzive neduumulojn.

  1. Bertilo Wennergren (2020-01-01). GE. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-01-08. Alirita 2020-01-08. “geedzo = “edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)””.
  2. Reta Vortaro: geedzo
  3. Høeg, Tom Arbo. (1990) Juraj Vortoj kaj Esprimoj. Oslo: Universitetsbiblioteket i Oslo, p. 106. ISBN 9788270001613. OCLC 24248504. “spozo signifas unu el la geedzaj partneroj”.
  4. Reta Vortaro: spozo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search