Generacio

La bildo montras kvar generaciojn de unu familio. La bebo estas en la brakoj de sia patrino, apud sia patrina avino kaj sia patrina praavino. (2008).

Generacio estas la tuto de la proksimume samaĝaj homoj, vivantaj dum la sama tempospaco, kalkulata laŭ la tempo pasanta mezkvante inter la naskiĝoj de la gepatroj kaj de ties idoj.

Ankaŭ esprimo generacio estas uzata kiel prunta termino en tekniko por disdivigi evoluon de tekniko laŭ gravaj trajtoj. Ekzemple estas vasta uzado de esprimo generacio ligite al evoluo de aviadiloj, komputiloj, procesoroj, armiloj ktp.

Intergeneracieco estas interago inter membroj de malsamaj generacioj. Sociologoj studas multajn intergeneraciajn temojn, inkluzive de egaleco, konflikto, kaj socia moviĝeblo. En individuaj kazoj, intergeneracieco rilatas al socia interagado inter individuoj de malsamaj aĝ- klasoj aŭ tavoloj. La esprimo rilatas al socia alligiteco bazita sur la aĝoklaso al kiu individuo konsideras sin aparteni kaj tiel iĝas parto de sia identeco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search