Germana lingvo

Germana lingvo
Deutsch
lingvo • moderna lingvo
sud-ĝermana lingvaro • okcidentĝermana lingvaro
Parolata en Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj 38 aliaj
Parolantoj 76 540 740
Denaskaj parolantoj proksimume 100 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 28 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj Lingvoj
Germana lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Aŭstrio,  Belgio,  Danio,
 Germanio,  Liĥtenŝtejno,
 Luksemburgo,   Svislando,  Italio (Sudtirolo),
Antônio Carlos (Brazilo)[1]
Reguligita de Konferenco de la edukministerioj de la aŭstraj kaj germanaj landoj, svisaj kantonoj, germana komunumo de Belgio, Liĥtenŝtejno kaj Luksemburgio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 de
  ISO 639-2
    Bibliografia ger
    Terminologia deu
  ISO 639-3 deu
  SIL GER
  Glottolog stan1295
Angla nomo German
Franca nomo allemand
Vikipedio
vdr

La germana lingvo (germane deutsche Sprache [DOJĉe ŜPRAĥe], Deutsch [dojĉ]) estas ĝermana lingvo, parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svisio, regione ankaŭ en Belgio kaj Italio.

Hodiaŭ proksimume 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio (Germanlingva Komunumo de Belgio) sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la plejparto de la loĝantaro, kaj ankaŭ en suda Danio ĝi estas oficiala. Ĝi ja estas parolata en partoj de la Opola provinco. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando (Silezio, Pomerio, Dancigo, okcidenta kaj suda orienta Prusio), Litovio (aparte la Memel-regiono), Latvio kaj Estonio (en la lastaj du landoj la germanaj baltoj), Ĉeĥio (kaj la sudetgermanoj en multaj limaj regionoj kaj multaj urbanoj interalie de Prago) kaj Slovakio (precipe en Hauerlando), Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio la transilvaniaj saksoj kaj en Banato la banataj ŝvaboj), Ukrainio, Belorusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) – kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj ankaŭ en Kazaĥio – sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭropo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj – en Usono la lingvo interalie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.

Ĝi estas la dua ĝermana lingvo plej parolata, post la angla lingvo, kaj unu de la plej gravaj lingvoj de la mondo.[2] En la Eŭropa Unio ĝi havas pli da indiĝenaj parolantoj ol ajna alia: ĉirkaŭ 90 milionoj.[3] Inter la plej instruitaj/lernitaj lingvoj kiel fremda lingvo, ĝi troviĝas en la tria aŭ kvara rango, depende de kiel oni interpretas la ciferojn.[4]

Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.

La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.

Sintakse, la germana havas vortordon V2.

  1. Cooficialização da língua alemã em Antônio Carlos. Arkivita el la originalo je 2012-04-02. Alirita 2013-01-30.
  2. George Weber: "Top Languages: The World's 10 Most Influential Languages" en Language Today (Vol. 2, Dec 1997)
  3. [1]
  4. Morehouse, Kevin (6a de aprilo 2017). «What Are the Most Learned Languages in the World? • LinguaCore». LinguaCore (en usonangla). Arkivita el la originalo la 14an de aŭgusto 2019. Konsultita la 21an de aprilo 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search