Germania Inferior

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Germania Inferior ("Malsupra Ĝermanio") estis provinco de la Romia Imperio, okcidente de la rivero Rejno. Ĝi estis instalita en la 80-aj jaroj el la antaŭa orienta parto de la romia provinco Gallia Belgica, ĝis la riverego Rejno, kaj la provincaj legianoj ekde tiam respondecis pri la defendo de la imperia limo ĉe tiu riverego.

Germania Inferior, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis partojn de la hodiaŭa ŝtato Nederlando, la nordokcidentan parton de Germanio kaj la tutan hodiaŭan Belgion. La provinco instaliĝis dum la jaro 89: Antaŭe en la teritorio ekzistis armea distrikto, kiu administre origine ekde la fino de la Gaŭla Milito (-58 ĝis -52) ligiĝis al la romia provinca regiono Gaŭlio (dividita al Gallia Belgica, Gallia Celtica, kiu en la 80-aj jaroj iĝis Gallia Lugdunensis, kaj pli sude ankoraŭ la gaŭl-romiaj provincoj Gallia Narbonensis kaj Aquitania). La ĉefurbo de Germania Inferior estis Colonia Claudia Ara Agrippinensium (la hodiaŭa urbo Kolonjo), pliaj gravaj urboj estis Bonno, Xanten / Ksanteno kaj Neuss. La romia loko Trier / Treviro (Augusta Treverorum), iom pli okcidenta, sed proksime kunlaboranta kun tiuj romiaj legiaj lokoj, tamen restis en Gallia Celtica respektive ekde la 80-aj jaroj Gallia Belgica.

La romia armeo de la provinco nomis sin Exercitus Germaniae Inferioris (mallongigite EXGERINF) kaj konsistis el ĝis kvar romiaj legioj kun aldonaj helpaj soldataroj.

Germania Inferior estis la norda najbara provinco de Germania Superior. Ambaŭ "ĝermanaj" romiaj provincoj kune celis precipe bari atakojn de la ĝermanoj en la granda ne romie konkerita norda kaj orienta teritorio de Ĝermanio, kiu latine estis nomita Germania Magna.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search