Ginga

Ginga[1] estas la mezprogramara specifo por la Nipo-Brazilian Digital TV System (SBTVD, de la portugala Sistema Brasileiro de TV Digital). Ginga estis evoluigita surbaze de aro de normigitaj teknologioj sed plejparte de inventaĵoj evoluigitaj fare de brazilaj esploristoj. Ĝia aktuala referencefektivigo estis liberigita sub la GPL-permesilo.[2]

Ginga estas dividita en du ĉefajn integrajn subsistemojn, kiuj permesas la evoluon de aplikaĵoj de du malsamajn programadoparadigmojn. Tiuj subsistemoj estas nomitaj Ginga-NCL[3] (por deklaraj NCL-aplikaĵoj) kaj Ginga-J (por imperativaj Java-aplikaĵoj).

Koncerne la Brazila Tera Cifereca TV-Sistemo, kaj ĉiuj aliaj ciferecaj televido-sistemoj sekvantaj la difinojn en la ABNT-normoj por la Ginga Middleware ABNT 15606,[4] Ginga-J estas bezonata en fiksaj riceviloj kaj ĝi estas laŭvola en porteblaj riceviloj. Por IPTV-servoj sekvantaj la H. 761 ITU-T Rekomendo, nur la Ginga-NCL-subsistemo estas postulataj, por iu terminalspeco.

  1. http://www.telemidia.puc-rio.br/?q=pt-br/node/323
  2. http://www.softwarepublico.gov.br/
  3. http://www.telemidia.puc-rio.br/?q=pt-br/node/59
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 2016-05-16.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search