Glacihokeo

Glacihokeo
speco de sporto • olimpika sportoteama sporto • sport with racquet/stick/club
hokeoglitkurado • ice sport
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Monda ĉampioneco en glacihokeo 1920
Olimpika turniro 1920
Internacia federacio
Nomo: IIHF
NHL
Fondita: 1908 IIHF
1917 NHL
TTT: Paĝaro de IIHF
Paĝaro de NHL
Rilataj paĝoj
Kategorio:Glacihokeo
vdr
Torino, 2006

Glacihokeo estas kontakta vintra teama sporto ludita sur glitiloj. Du kontraŭantaj teamoj, kutime ĉiu kun ses glitkuristoj, uzantaj bastonojn por puŝi vulcanizitan kaŭĉukan platan diskon en la golejon de la alia teamo; la venkanto estas la teamo kiu sukcesas la plej multajn golojn.

La nuntempa sporto de glacihokeo estis kreita en Kanado, plej precipe en Montrealo, kie la unua endoma maĉo okazis la 3an de marto, 1875 inter docentoj kaj studentoj de la Universitato McGill. Kelkaj ecoj de tiu maĉo, kiel la longo de la ludejo kaj la uzo de diskon, daŭras ĝis hodiaŭ. Ligoj de amatora glacihokeo komenciĝis en la 1880aj jaroj, kaj profesia glacihokeo komenciĝis ĉirkaŭ 1900. La Pokalo Stanley, simbolo de glacihokea supereco, unue premiiĝis en 1893 por laŭdi la kanadan amatoran ĉampionon kaj poste fariĝis la ĉampioneca trofeo de la NHL. En la fruaj 1900aj jaroj, la kanadaj reguloj estis adoptitaj de la Ligue Internationale de Hockey Sur Glace, la antaŭinto de la IIHF kaj la sporto ludiĝis je la unua fojo ĉe la Olimpiko dum la Somera Olimpiko de 1920. Malgraŭ tio, ke virinoj ludis ekde la komenco de la ludo, virina glacihokeo ne estis profesie organizita ĝis multe pli poste, kaj la unua Monda Virina Ĉampioneco de IIHF okazis en 1990 kaj partoprenis en la Olimipiko en 1998.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search