Globuso

Globusskulptaĵo en Duisburgo memorigas pri la fama kartografo Gerardus Mercator, kiu mortis tie.
Globuso.

Globuso en kartografio estas malgrandigita modelo (maketo) de planedo, plej ofte de planedo tero (ter-globuso). Kompare al mapo la granda avantaĝo estas la fideleco kaj de distanco kaj areo kaj angulo, kion mapoj ne sukcesas samtempe realigi.

Alia tipo de globusoj estas uzata por bildigi la stelkonstelaciojn en la ĉielo (ĉiel-globuso).

Laŭ grandeco oni parolas pri poŝglobuso, tabloglobuso, starglobusoglobusego. Kutima grandeco estas diametro de 30 cm, la plej malgranda mezuras nur 6 mikrometrojn[1] [2].

  1. heise online - Japana firmao varbas por miniaturaj produktoj per la plej malgranda globuso de la mondo (germane)
  2. Novaĵoj 040202 (angle). Arkivita el la originalo je 2009-03-09. Alirita 2008-10-21.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search