Golda MEIR, hebree גולדה מאיר (naskiĝis kiel Golda MABOVIĈ la 3-an de majo 1898 en Kievo, mortis la 8-an de decembro 1978 en Jerusalemo) estis israela politikistino. Ŝi transloĝiĝis kun sia familio al Milwaukee, ŝtato Viskonsino, Usono, kie ŝi iĝis instruisto. En 1921 Golda kaj ŝia edzo Morris Meyerson, ambaŭ cionistoj, enmigris al Palestino.
Post la naskiĝo de la ŝtato Israelo Golda Meyerson estis ambasadorino en Moskvo (1949-1956) kaj ministrino pri eksterlandaj aferoj (1956-1966). En 1956 ŝi hebreigis sian nomon al Meir.
En 1966 Meir iĝis estrino de la Israela Laborpartio (Mapai). Post la morto de Levi Eŝkol ŝi fariĝis ĉefministrino. Ŝi demisiis en 1974 pro la popolaj kritikoj al sia partio – precipe kontraŭ la ministro pri defendado Moŝe Dajan – pri ĝia konduto en la israel-araba milito de 1973 (Milito de Jom Kippur).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search